8 de dez. de 2011

Mi revenis!

Saluton karaj legantoj! Poste unu monato, mi reaperis ĉi tie! Mi jam diris ke miaj instruistoj ne strikas plu, pro tio kaj pro aliaj kialoj mi ne havas multe da tempo por skribi. Hodiaŭ estas feritago en mia urbo, do mi povas blogi.

Poste la striko en mia lernejo, okazis kelkaj interesaj aferoj. Nia grupo de Esperanto tie revenis la agadojn! Nun, semajne, kelkfoje sabate, kelkfoje marde, kelkfoje merkrede, oni estas etan "kusidon". Ni faros etan eventon tie en Zamenhofa Tago por divastigi esperanton, poste mi blogos ĉi tie pri tio.

Mi ankaŭ laboras por la Junulara Rekontiĝo de (brazila) Nordoriento, ke okazos en Pocinhos-PB, eble ŝatu la paĝon de JRN en Facebook: http://www.facebook.com/pages/Junalara-Rekonti%C4%9Do-de-Nordoriento-JRN/165549103536267?re







3 comentários:

  1. Kara Aninha! Ĉiam interese mi legas viajn komentojn... elkorajn salutojn de Mekŝiko! Guillermo.

    ResponderExcluir
  2. Mi deziras gratuli vin pro via fervoro al Esperanto. Esperanto estas bela ideo, sed ĝi estas ne nur bela ideo. Kvankam ĝi ne trovis sian lokon en vasta praktika uzado, ĝi havas internan povon kaj allogon. Tiu-ĉi lingvo kaptas koron kaj animon de ĉiu racie pensanta homo. Ĝi estas vera ŝlosilo por la mondo. Ĝi ebligas facile interkomunikiĝi kun homoj de diversaj landoj kaj kulturoj. Ĝi helpas ekkoni pri kio aliaj homoj pensas, revas, kio estas por ili grava kaj valora. Por esperantistoj la mondo sin prezentas pli amike, pli humane ol la mondo vidata tra la fenestro de gazetaraj aŭ televidaj informoj. Persistu do en via skribado, Ana. Ĝi havas profundan sencon kaj valoron.
    Jacek, Pollando

    ResponderExcluir
  3. Dankon por viaj komentoj, Jacek kaj Guillermo! ♥

    ResponderExcluir

laŝu komenton