28 de set. de 2011

Ĉu la nova vizaĝo plaĉis al vi?

Mia vivo kiel Ana havas novan vizaĝon, pli simila al sia unua vizaĝo. Kelkaj homoj diris, ke mia blogo estis bela, sed vere ĝi ne plaĉis al mi ĉar ĝi estas tute klara, do mi faris novan blogon kun pli da koloroj, laŭ mi ĝi estas pli agrabla, sed mi volas scii, ĉu la nova vizaĝo de "Mia vivo kiel Ana" plaĉis al vi, kara leganto?

komentu la poston kaj opinu! Dankon kaj ĝis!

20 de set. de 2011

Finfine mi ricevis mian "Pasporta Servo"-n

Mi kaj Pasporta Servo 2011
Mi iris al Pocinhos denove, kiam mi alvenis mian hejmon tie mi vidis leteron el Polonio. Mi pensis - ho mi ne atendas nenion el Polonio, mi vere ne havas bonajn amikojn tie!- Kiam mi malfermis la koverton, mi havis surprizon, estis Pasporta Servo!!! Vere mi forgesis, ke mi atendis "Pasporta Servo"-n! 

Poste mi vidis la libreton, sed mi vidis stragan aferon, ekzemple, mi donis adereson en Pocinhos, kaj mia urbo kiu aperas en Pasporta Servo estas Campina Grande! La telefono kiu aperis tie ne ekzistas plu (Se vi volas resti ĉe mi telefonu al +55(landa kodo) 83 (Urba kodo) 3063 6620). Kaj mia mensaĝo estas tute idiota, mi ne scias kial mi verkis tion!!

Malgraŭ la problemoj, mi trege ŝatis rivevi "Pasporta Servo"-n!

1 de set. de 2011

Aŭgusto laŭ mi

Aŭgusto finis kaj mia instruistoj ankoraŭ strikas, la esperanta kurso ke mi organizas en lernejo ankoraŭ ne okazis, kaj mi ankoraŭ restas la plej granda parto de tempo hejme.

Bone, vi povas pensi, kara leganto, ke mia aŭgusto estis tre malgrabla, kaj ke mi faris nenion, sed ne estas tute vere, mi legis multajn librojn kiu mi volas legi kaj mi ne havis tempon, mi vojaĝis sole al Natalo, mi vidis mian amikinon Luana França, kaj ni parolis pri la JRN (Juna Rekontiĝo de Nordoriento) ke ni volas organizi postjare, poste mi certe skribos pli pri ĝi ĉi tie. Mi Ankaŭ iris al Extremoz-RN kaj mi promenis de kamelo, mi tre ŝatis, sed mi timis!

Mi kaj la kamelo en Extremoz
Mi ankaŭ skribis, mi skribis artikolon al esperanta revuo kiu eble publikiĝos ĝin en la proksima versio, mi volas skribi ankaŭ aliajn aferojn, eble ekskribi libron? Mi ankaŭ faris manlaborojn, mi ne faris tion ekde mi eniris en IFPB, se vi ne legas mian blogon dum logtempe, vidu artikolon pri teksado http://minhavidacomoana.blogspot.com/2010/10/tecelagem.html kiu mi skribis lastjare.

Mi helpas ankaŭ en BEJO(Brazila Esperantista Junulara Organizo) projektojn. Finfine mi pensas ke Aŭgusto, mem sen miaj lernamikoj kaj men sen la projektoj kiu mi volas organizi en lernejo, estis tre bona monato.