29 de dez. de 2011

Feliĉan Novjaron!!

La nova jaro jam alvenas al kiu uzas la sama kalendaro de mi! Do al vi Feliĉan novjaron! ♥


15 de dez. de 2011

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

 Saluton karaj samideanoj! Mi deziras al vi treege feliĉan Zamenhofan tagon!

Hodiaŭ okazis en lernejo granda evento kun koncertoj, teatroj ludoj, videoj ktp. Ne nur al Esperanto, vere. Sed ni, la geesperantistoj de mia lernejo, pensis "Hodiaŭ estas Zamenhofa tago, kial ne divastigi nian lingvon en ĉio evento?". Bone, ni faris tion, nia flago estis en koncertejo kaj oni parolis pri nia grupo de Esperanto tie.
 
La malbona novaĵo estis ke nur 7 de preskaŭ 20 grupanoj aperis hodiaŭ en la evento, ĉar oni faris nenion grava en lernejo hodiaŭ, ni faris foton de grupo, sed nur 5 aperis kaj estas tre malbela foto do mi ne divastigos ĉi tie :P


loko de evento kun nia flago

8 de dez. de 2011

Mi revenis!

Saluton karaj legantoj! Poste unu monato, mi reaperis ĉi tie! Mi jam diris ke miaj instruistoj ne strikas plu, pro tio kaj pro aliaj kialoj mi ne havas multe da tempo por skribi. Hodiaŭ estas feritago en mia urbo, do mi povas blogi.

Poste la striko en mia lernejo, okazis kelkaj interesaj aferoj. Nia grupo de Esperanto tie revenis la agadojn! Nun, semajne, kelkfoje sabate, kelkfoje marde, kelkfoje merkrede, oni estas etan "kusidon". Ni faros etan eventon tie en Zamenhofa Tago por divastigi esperanton, poste mi blogos ĉi tie pri tio.

Mi ankaŭ laboras por la Junulara Rekontiĝo de (brazila) Nordoriento, ke okazos en Pocinhos-PB, eble ŝatu la paĝon de JRN en Facebook: http://www.facebook.com/pages/Junalara-Rekonti%C4%9Do-de-Nordoriento-JRN/165549103536267?re







7 de nov. de 2011

Helpo al Germana Esperanto Asocio

En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio.

  Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias!

  Mi jam votis, se vi volas helpi ankaŭ vi devas:

- Vizitu la jenan paĝon: https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-e
- Klaku al "Stimme abgeben" (voti).

- Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj kodon! Klaku
"Absenden" (Sendu!)

- Nun vi ricevos retpoŝtmesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.

- En la retpoŝtadreso aperas ligilo. Klaku kaj vi denove venos al paĝo, kie
 aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!

  - Nun la kalkulilo de la voĉdnoj devus altiĝi je unu. Por doni pliajn voÄĉojn al GEA ripetu la tutan aferon.

- Eblas doni 3 voĉojn por  retpoŝtadreso



Dankon karulojn!

3 de nov. de 2011

Nova adereso!

"Mia vivo kiel Ana" estas en nova adereso, oni ne estas plu en "minhavidacomoana.blogspot.com", sed en "miavivokielana.blogspot.com".

Mi faris tion por tutforgesi kiam mi blogis portugale (pliaj informoj legu: Mia blogo estas unujarĝa), ĉar "Minha vida como Ana" estas "Mia vivo kiel Ana" portugale.

Bonvole, divastigu la novan adereson al viaj amikoj!




23 de out. de 2011

Mia unua kongreso de Esperanto

Mi pensis, ke mia unua kongreso de Esperanto okazis ĉi tie ĉijare (la kongreso de Esperanto de Campina Grande), sed mi jam partpromenis en aliaj kongresoj antaŭ ĝi.

Hodiaŭ mi vidis antikvajn albumojn kie mi aperas kiam mi estis 2 jaraĝa, kaj laŭ mia patro kelkaj fotoj de la albumo estas pri la unua kongreso de Esperanto kiu mi partpromenis.

Ankaŭ ekzistas en albumo fotoj de kelkaj samideanoj kiu vizitis min kiam mi estis tre, tre juna.

Finfine, vidu la fotojn de la kongreso kaj la fotoj de la vizito:

legante la programon en kongresejo

en kongresejo

eble mi ne ŝatis la programon, kaj preferis ludi


ni bezonas iri al plaĝo post fatiga tago


belega fraŭlino en plaĝo

la uloj kiu vizitis min
mi babilante sur la tablo





17 de out. de 2011

Mia blogo estas unu jaraĝa

Hodiaŭ estas la naskĝidato de mia blogo! Mi rakontos ion pri ĝia historio!

Mi ekverkis tion blogon portugale, ĉar kiam mi ekverkis mi foriris Sergipon (alia brazila ŝtato kiu mi loĝis) je tre malmulte da tempo, kaj miaj geamikoj kiu loĝis tie volus scii pri mia vivo, kiel mi fartis ktp. Pro informi tion mi ekkomencis la blogon.

Poste mi decidis skribi esperante ankaŭ por plibonigi mian linvon. Mi treege evoluis, se vi vidus tial poston http://minhavidacomoana.blogspot.com/2010/11/o-ipe-floresceu.html kaj tial  http://minhavidacomoana.blogspot.com/2011/10/rekontigo-nipon.html, ekzemple vi rimarkos tion!

Sed skribi portugale kaj esperante donas al ni multega da laboro, kaj mi ne havus tempon por skribi blogon dulingve, do poste mi decidis skribi nur Esperante ĉar mi ricevis multajn eksterlandajn vizitojn. Do la nova celo de la blogo ekestis montri la vivo de brazila knabino al eksterlandanoj kiu volas scii pli pri brazila kulturo, krom montri miajn novaĵojn al miaj verdaj amikoj.

Ekde mia blogo komencis, mi skribis 52 postojn, mi ricevis 72 komentojn, mi havas ĉirkaŭ de 8  vizitantojn tage, kaj ili restas laŭ Google Analytics ĉirkaŭ de 4 minutojn en mia blogo. La landojn kiu sendis al mi pli da vizitantojn estis:


Brazilo

Japanio

Usono

Germanio

Hungrio

Rusio

Britio

Francio

Hispanio

Meksiko



Mi kore esperas daŭrigi tion blogon je multe da tempo kaj ankaŭ esperas plibonigi mian esperanton por verki pli bone al vi! Dankon al vi kiu leĝas mian blogon ekde mi komencis! Dankon kaj ĝis!


15 de out. de 2011

Finfine mi revenos al lernejo

Poste pli ol du monatoj, la laborantoj de mia lernejo finfine revenis al laboro. Mi ne scias se nune mi povos komenci la esperantan kurson kiu mi volis doni tie ĉar nun ni devas spekti multajn lernklasojn! Sed, se ni komencos, mi divastigos ĉi tie!

7 de out. de 2011

Ne nur rete

Ne nur rete vi povas legi miajn artikolojn, nuntempe vi povas legi min ĉe Kontakto!

Mi skribis artikolon pri kio okazos kun via "interreta vivo" kiam vi mortos, kaj mi sendis al kontakto antaŭ du monatoj, kaj finfine oni publikiĝis en lasta kontakto!

Por elŝuti la revuon vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko".

En la krovilo ne aperas mian artikolon, sed vidu ĝin:


pli informoj pri la revuo: http://kontakto.tejo.org/

6 de out. de 2011

Kampanjo Vinilkosmo

Eble kelkaj jam scias, scias, antaŭ kelke da semajnoj la laborloko de Vinilkosmo estis detruita de terura fajrego, La respondaj asekurantoj zorgas pri la kazo, sed la rehavigo de la perditaj materialoj ne estos kompleta. Kontrolon de novaĵoj kaj fotoj vi povas fari pere de la profiloj de Vinilkosmo en Ipernity (http://vinilkosmo.ipernity.com) aŭ en Facebook.
.
Pro la fajrego BEJO (Brazilo Esperantisto Junulara Organizo) lanĉis kampanjo por helpi Vinilkosmo, la retpaĝo de de kampanjo estas: http://kampanjovk.blogspot.com/ . Bonvole vizitadu, helpu, kaj divastigu la paĝon.

5 de out. de 2011

Rekontiĝo Nipon

Okazis en lasta semajnfino rekontiĝo NIPON, kiu temis pri japanaj animacioj, virtualaj ludoj, japana kulturo ktp.

Bedaŭrinde mi nur povis iri dimanĉe, ĉar sabate mi devis iri al aliaj lokoj. Sed la plej bona tago, laŭ kiu ĉeesti la du tagoj, estis dimanĉe, sabate nur havis la solenan malfermon kaj aliaj solenaĵojn.

Dum multe da tempo mi jam aŭdis pri NIPON en lernejo, ĉar miaj amikoj tre ŝatas ĝin, kaj mi neniam partpormenis antaŭ en ĉio rekontiĝo. Kiam mi alvenis la kongresejo, estis trege granda vico por aliĝi en kongreso (en ĉiu kongreso oni devis aĉeti bileton por eniri), sed vidis min multaj konataj homoj (mi ne konis la plej granda parto, sed ili diris ke konas min el lernejo), kaj mi ne iris al la vico.

kiam mi eniris mi vidis tre  multe da konataj homoj kaj mi vidis kelkaj homojn kiu mi nur konis rete, bedaŭrinde unu tago estas malmute da tempo por koni novan ulon. La kongresantoj estis ĉefe knaboj de 12 ĝis 18 jaroj, ne ekzistis multaj knabinoj nek uloj pli jara ol tio (krom kelkaj instruistoj pri artoj, kun strangegaj roboj kaj hararoj).

Mi vidis prelegojn pri diversaj aferoj, ekzemple, kiel produkti viajn propajn animaciojn, ankaŭ ekzistis ĉambroj kiu temis pri japana animacioj kaj unu ĉambro pri Harry Potter (strange, ĉar la aliaj nur temis pri pri japana aferoj). Ekzistis ankaŭ konkurso pri "Kosplej" (Cosplay), estis tre amuza.

 Por fini la rekontiĝon havis koncerton japane (mi tute ne paroalas japane). Mi treege ĝuis!!!

Kongresejo de Rekontiĝo NIPON

28 de set. de 2011

Ĉu la nova vizaĝo plaĉis al vi?

Mia vivo kiel Ana havas novan vizaĝon, pli simila al sia unua vizaĝo. Kelkaj homoj diris, ke mia blogo estis bela, sed vere ĝi ne plaĉis al mi ĉar ĝi estas tute klara, do mi faris novan blogon kun pli da koloroj, laŭ mi ĝi estas pli agrabla, sed mi volas scii, ĉu la nova vizaĝo de "Mia vivo kiel Ana" plaĉis al vi, kara leganto?

komentu la poston kaj opinu! Dankon kaj ĝis!

20 de set. de 2011

Finfine mi ricevis mian "Pasporta Servo"-n

Mi kaj Pasporta Servo 2011
Mi iris al Pocinhos denove, kiam mi alvenis mian hejmon tie mi vidis leteron el Polonio. Mi pensis - ho mi ne atendas nenion el Polonio, mi vere ne havas bonajn amikojn tie!- Kiam mi malfermis la koverton, mi havis surprizon, estis Pasporta Servo!!! Vere mi forgesis, ke mi atendis "Pasporta Servo"-n! 

Poste mi vidis la libreton, sed mi vidis stragan aferon, ekzemple, mi donis adereson en Pocinhos, kaj mia urbo kiu aperas en Pasporta Servo estas Campina Grande! La telefono kiu aperis tie ne ekzistas plu (Se vi volas resti ĉe mi telefonu al +55(landa kodo) 83 (Urba kodo) 3063 6620). Kaj mia mensaĝo estas tute idiota, mi ne scias kial mi verkis tion!!

Malgraŭ la problemoj, mi trege ŝatis rivevi "Pasporta Servo"-n!

1 de set. de 2011

Aŭgusto laŭ mi

Aŭgusto finis kaj mia instruistoj ankoraŭ strikas, la esperanta kurso ke mi organizas en lernejo ankoraŭ ne okazis, kaj mi ankoraŭ restas la plej granda parto de tempo hejme.

Bone, vi povas pensi, kara leganto, ke mia aŭgusto estis tre malgrabla, kaj ke mi faris nenion, sed ne estas tute vere, mi legis multajn librojn kiu mi volas legi kaj mi ne havis tempon, mi vojaĝis sole al Natalo, mi vidis mian amikinon Luana França, kaj ni parolis pri la JRN (Juna Rekontiĝo de Nordoriento) ke ni volas organizi postjare, poste mi certe skribos pli pri ĝi ĉi tie. Mi Ankaŭ iris al Extremoz-RN kaj mi promenis de kamelo, mi tre ŝatis, sed mi timis!

Mi kaj la kamelo en Extremoz
Mi ankaŭ skribis, mi skribis artikolon al esperanta revuo kiu eble publikiĝos ĝin en la proksima versio, mi volas skribi ankaŭ aliajn aferojn, eble ekskribi libron? Mi ankaŭ faris manlaborojn, mi ne faris tion ekde mi eniris en IFPB, se vi ne legas mian blogon dum logtempe, vidu artikolon pri teksado http://minhavidacomoana.blogspot.com/2010/10/tecelagem.html kiu mi skribis lastjare.

Mi helpas ankaŭ en BEJO(Brazila Esperantista Junulara Organizo) projektojn. Finfine mi pensas ke Aŭgusto, mem sen miaj lernamikoj kaj men sen la projektoj kiu mi volas organizi en lernejo, estis tre bona monato.

2 de ago. de 2011

Mia dua tago kiel neokupita knabino


Se vi ŝatas legi mian blogon, vi devas scii ke mi nuntempe estas neokupita knabino, ĉar miaj instruistoj ekis strikon.

Hodiaŭ mi faris interesegajn aferojn matene, kiel leĝi la vortaron (ĉar mi forgesis la libron kiu mi leĝas en Pocinhos) aŭ ludi CityVille en Facebook.

Postagmeze, kiam mi jam estis laca de legi la vortaro, mi iris al Campina Grande komerca centro urbo, kie mi volis aĉeti ion, sed mi ne havas monon :(.  Tie mi nur aĉetis strangajn maĝaĵojn, kiel tapioko (nutra grio ekstraktita el radiko manioko el la familio de eŭforbiacoj) de fromaĝo kun kokoso, butero kaj "koncentrita lakto" (mi pensas ke tio ne estas korekte). Mi esperas bone farti morgaŭ.








1 de ago. de 2011

Ana: La nova neokupita knabino

Mia tago hodiaŭ estis estranga. Normale, lunde, mi vekas je la 5-a horo, mi foriras mian hejmon je la sesa horo, kaj poste, mi iras al mia unua lernklason en la sepa horo. Mi vidas matene 6 lecionoj, ĝis la 12:20, kaj lunde mi vidas pli 2 postagmeze.

Sed hodiaŭ mi ne vekis je la kvina horo, mi vekis je la naŭa horo, mi ne iris al lernejo, mi restis hejme, mi nur faris kelkaj tasketoj al mia patrino kaj poste mi iris en komputilo. Miaj instruistoj ekstrikis. Bedaŭrinde, mi pensas ke mi ne havos plu somerajn feriojn januare.

Ankaŭ estas bedaŭrinde, nia esperanto movado en IFPB ankaŭ haltos.  Inkluzive nia prelego pri esperanto, ni ne scias kiam ĝi okazos, do se vi loĝas en Campina Grande kaj / aŭ interesas pri la movado ĉi tie, atentu mian blogon aŭ: http://esperanto-ifpb.blogspot.com/







20 de jul. de 2011

Prelego pri Esperanto.

Mi kaj kelkaj amikoj organizas en 28 de julio en IFPB de Campina Grande prelegon pri divastigi Esperanton. Ĝi okazos en la 15:00 horo.  Poste la prelego, ni aliĝilos kiu volas al Esperanta kurso.

La  kurso daŭros unu jaro kaj ĝi okazos vendrede de la 14:00 ĝis la 16:00 kaj en la sama horo ĵaŭde ankaŭ okazos  studgrupo.

Mi ankaŭ skribos tion portugale, ĉar se vi konas ion en Campina Grande ke interesas per Esperanto, sendu la ligilon al li.



===========================================================================


Palestra para a divulgação do Esperanto


No dia 28 de Julho de 2011 acontecerá no IFPB campus Campina Grande ás 15:00 horas uma palestra sobre o Esperanto. Após esta palestra acontecerá a inscrição para um curso de Esperanto.

Este curso durará um ano e será dividido em quatro períodos, sendo emitido um certificado na conclusão de cada período destes, ele será feito no mesmo local da palestra o curso começará dia 11/08. O horário do curso do primeiro período será sexta-feira das 14:00 horas até às 16:00, também teremos um grupo de estudos neste mesmo horário na quinta-feira. 

Caso você se interesse, sinta-se convidado, caso conheça um amigo que se interesse por favor envie o link a ele, caso não saiba o que é Esperanto, na aba "Não Entendo!" tem uma boa explicação.



Adreso/ Endereço do IFPB Campus Campina Grande 
 Avenida Tranquilino C.Lemos, 671 (próximo ao Maxxi e ao novo hospital de Trauma)
 Dinamérica
Campina Grande/PB
Os onibus que passam no IFPB são o 022A(só que roda por Santa Rosa, Malvinas e Dinamérica todo antes de chegar lá) o 022B(só que só passa às 6:20 e ao meio dia e meio) e o 220A que tem o mesmo problema do 022B, pode-se pegar também o 660 ou o 220, porém eles param enfrente ao Maxxi na Floriano Peixoto, então terá uma caminhada de dez minutos mais ou menos pela frente. O taxi do centro até o IFPB dá cerca de 15 reais.
 
Caso tenha dúvidas, pode achar meu contato na aba "Kontakto" ou então pode comentar esta postagem, que certamente responderei.
Mapo  A=Loko


foto de la loko

19 de jul. de 2011

La rankonto de Ana pri TAKE kaj sia vojaĝo.

08/07-vendrede

Mi foriris urbon Campina Grande vendedre je la 20:00 horoj, mi prenis la lastan buson el Campina Grande al João Pessoa (kie mi prenis aviadilon al San-Paŭlo), mia aviadilo nur foriros Joao Pessoa meznokte, do mi atendis kelkan tempon en flughaveno.

09/07-sabate

Mi alvenis San-Paŭlon en 4-a matene, tie estis tre malvarma al mi (ĉar mi loĝas en varma urbo), kaj mi prenis unu buson kaj du metroon pri aliri la hotelon. Mi restis en Japana tradicia gastejo, sed kiam mi alvenis ĝin, ne estis libera ĉambro :(.

Do, mi kaj mia patro promenis sur la ŝtrato "25 de Março", la plej mallaŭleĝa ŝtrato de Brazilo, kie mi povas aĉeti multajn malmultkostajn aferojn. Poste mi iris al kongresejo kaj ricevis materialojn (ĉar dum la unua tago nur okazis la solena malfermo), poste mi revenis hotelon kaj dormis ĝis la alia tago.

10/07-dimanĉo
metiejo pri fanzino, foto de Luana França
En la dua tago en San-Paŭlo okazis la jara assembleo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo), kie oni diskutis principe pri la futuro de NOVA  (Nov-Jara Aranĝo de BEJO), ĝi estas rekontiĝo simila al JES, ĉar la proksima Brazila Kongreso de Esperanto estos Januare, kaj ĉiam BEJK (Brazila Esperanto Junalara kongreso) okazas kune BKE, finfine oni decidis ke NOVA okazos kelkajn Tagojn antaŭ BKE.

Poŝtagmeze mi vidis ke mi forgesis kelkajn aferojn en ĉambro de BEJO, kie okazis la asembleo, kaj mi hazarde restis en la plej bona metiejo de TAKE, la metiejo pri fanzinoj, kiam mi eniris en ĉambro, nur Joyce kaj Luana (la instruistinoj) estis en la ĉambro, kaj jam estis malfrue, do mi restis en ĉambro. Poŝte venis, Marcus Aurelius, Rogener Pavinski, la ĉefredaktoro de Kontakto, kaj Laura Munic. Bone, Luana kaj Joyce prelegis pri kiu estas fanzino, la historio, ktp. Preskaŭ en la fino de tempo, ni decidis fari ŝercan fanzinon (kiu estas eta revuo) pri la TAKE.

11/07-lunde 

Lunde, matene mi ne faris multajn aferojn, ĉar la plej granda parto de la homoj iris al promenado en Muzeo de Futbalo (mi volis iri, sed mi venis malfrue), kaj alia parto de la homoj faris KER-ekzamenon, do mi nur babilis kun kelkaj samideanoj. Postagmeze, ni intervjuis kelkajn personojn por nia fanzino kaj mi iris al tre interesa prelego pri specialaj efektoj en filmoj kaj teatro.

12/07-marde

Mi pensis ke mi forirus marde nokte, do mi kaj  mia patro foriris la hotelon, sed kiam mi plibone vidis la bileton, mi vidis ke mi foriros merkrede, do mi restis en alia hotelo. Marde mi finfine ludis ŝakon kun Bira Ferreira, ankaŭ konata per Esperanto Vestoj, li volis ludi kun mi antaŭ multe da tempo, sed dimanĉe li forgesis la ludilon, lunde li forgesis la tabulon, kaj marde finfine li prenis tutan ŝakludilon. Mi vidis aliajn prelegojn ktp, ktp.

08/07-merkrede 


Finfine la tago, en kiu mi forirus San-Paŭlo, mi jam estas laciga de la urbo, San-Paŭlo ne estas bona loko, tie ekzistas multaj senhejmuloj.
Mi ankaŭ volis iri al promenado matene, sed mi denove venis malfrue. Renata Ventura invitis min al la prelegon de divastigo de Esperanto kaj ni iris.
Prelego pri divastigo de Esperanto, foto de Renata Ventura
Postagmeze, ĉar mi pensis ke la fanzino jam estas preta, mi iris al kinofestivalo, sed Joyce vokis min tie, en la lasta tagon kelkaj homoj plu  aperis en la redaktejo kaj kontribuis kun TAKI (Tutamerika Kongresa Informilo), kiel p-ro Queiroz kaj Fernando Maia.
Mi bedaŭrinde foriris antaŭ ke oni presis la fanzinon, do mi ne havas ĝin presita :(.
Kiam mi iris al flughaveno, mi plibone konis rusan sinjorinon Irina Gonĉanova, kiun mi helpis en flughaveno. Ŝi donis al mi belan rusan brelokon. Mi bone revenis hejmen kaj finis mian vojaĝon.








8 de jul. de 2011

TAKE

Hodiaŭ mi faras la lastajn preparojn, en la nokto mi viaĝos al Sao Paŭlo pri partpromeni en TAKE, Tuta Amerika Kongreso de Esperanto.Mia urbo estas tre malproksime el Sao Paŭlo, do mi vojaĝos per aviadilo.

Mi pensis ke la kongresso daŭros de  9-a al 14-a julie, sed daŭros, laŭ la oficiala programo de kongreso, ĝi daŭros de 10-a al 13-a julie. Malbone, ĉar morgaŭ mi ne povas fari multajn aferojn, ĉar estas libertago en Sao Paŭlo, kaj preskaŭ tute estas fermita. Do mi restos en hotelo kaj iros al MASP, Museu de Artes de São Paulo Assis Chateabriand al Arta Muzeu el Sao Paŭlo Assis Chateubriand, unu el plej grandaj el Brazilo
 

27 de jun. de 2011

Blythes

Hodiaŭ,  kiam mi retumas, mi vidis tre belan japanan pupeton, produkta de Takara.
Mi emis ĝin. Ĝi nomiĝas Blythes, sed mi ne povas aĉeti ĝin, ĉar en Brazilo ĝi ne ekzistas :(.
ĝi ŝajnas min :P


19 de jun. de 2011

Auto da Barca do Inferno

Eble vi ne komprenis la titolon, sed mi klarigos ĝin. 

Auto (kiel Auto da Barca do Inferno) estas portugallingva nomo al tradicia teatraĵo, kiu parolas pri religio. Barca do inferno signifas Pramo ke iras al Infero. Do "Auto da Barca do Inferno" significas pli malpli "Religia Teatraĵo, kiu parolas pri pramo, ke iras al Infero". Ĝi estis verkita de Gil Vicente en 1517.

La rakonto de la teatraĵo estas pri kelkaj personoj kiu parolas al Diablo kaj al Anĝelo. La diabo kaj la Anĝelo havas pramon po unu, se iu iras kun Anĝelo, tiu iras al Paradizo kaj se iu iras kun Diablo, tiu iras al Infero. Gil Vicente kritikis siatempan socion, indikante kiaj homoj devus iri al infero.

Mi parolas pri Auto da Barca do Inferno ĉar mi prezentis ĝin en lernejo dum rekontiĝo pri brazila kaj portugala beletro. Mi rolis ulinon Brízida Vaz, kiu iris al infero.
la pramo de infero

la pramo el paradizo (mi kaj anĝelo)
Pli da fotojn

15 de jun. de 2011

...

Saluton, mi volas danki al vi, ke ankoraŭ legas mian preskaŭ mortintan blogon kaj diri ke mi ankoraŭ vivas kaj skribas, mi nuntempe ne havas multe da tempo, sed vi ankaŭ povas sekvi mian Tviteron @anaribei, vi  povas aldoni min en facebook: http://www.facebook.com/anaribeiro14kaj en Orkut. http://www.orkut.com.br /Main#Profile?uid=5750436905556022313, ,mi skribas plej ofte tie. Se vi volas sendi mensaĝon al mi, vi povas sendi per retadereso aninha.ribeiro96@yahoo.com.br aŭ  aninhacostaribeiro@gmail.com vi ankaŭ povas skribi etan mensaĝon sur mia muro http://piche.me/anacribeiro.
Mi respondos vin :)




15 de abr. de 2011

Animacio

Mi tre ŝatas animaciojn. : p
La unua animacio ke mi konas nomiĝas " Fantasmagorie" farita per la franca Emile Cohl en 1908, ĝi havis 700  desegnojn, jen ĝi, vidu: 
La unua sona animacio, farita per Walt Disney pri konkuri kun "Felix the Cat" (Felix la kato, esperante), nomiĝas "Steamboat Willie", tre famajn aktorojn havis ĝi, kiel Miĉjo Muso (aŭ Mickey Mouse) kaj Minnie (sed ne estis la unua fojo ke ĝi aperis). Jen ĝi:




la unua kolora kartuno estis Flowers and Trees (floroj kaj arboj, esperante), ankaŭ el Walt Disney.  Jen ĝi:


Fine, mi ne povas forgesi de la plej fama esperante kartuno "Mazi en Godolando" .
kis' Ana, ;-)

7 de mar. de 2011

La 3-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento ne okazis

Mi tre volis skribi pri la 3-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, sed ĝi ne okazis, nur okazis la tradicia Rekontiĝo de Esperanto dum la Rekontiĝo de  Nova Konscio, ke okazas ĉiu jaro en Campina Grande dum Karnavalo.En tiu rekontiĝo iris kvar esperantistojn kaj kelkaj krokodiloj ke volis aŭdi pri Esperanto. La Rekontiĝo de Esperanto dum la Nova Konscio okazis(os) de 6-a ĝis 8-a de marto.

Kial ne okazis?  


Tuta jaro ekde 2009 la gejunuloj de nordoriento faras la rekontiĝon, tion jaro ili volas fari en Campina Grande, sed ili ne scias kiam. lasta semajno ili pensis "ni faras dum la rekontiĝo de Nova konscio", sed unu semajno estas tre malmulte da tempo per diri al tute kiam okazis, kaj kelkaj ŝtatoj estas malproksima de l'Paraibo, kiel Bahia (de Salvador al Campina Grande estas ĉirkaŭ de 12 horojn per aŭtobuso) kaj la plej granda parto ne povas veni. Sed ni faros la Junulara Renkontiĝo de Nordoriento en Campina Grande sed ni ne scias kiam.
 



25 de fev. de 2011

3-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento

esperanto nordoriento
En Campina Grande okazos de 5-a ĝis la 8-a de marto (karnavalo) dum la Renkontiĝo de Nova Konscio la tria Junulara Rekontiĝo de Nordoriento, mi certe partpromenos, se vi volas koni min iru!  Vi povas legi pri la rakontiĝo en la paĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizio) http://bejo.esperanto.org.br/eo/jovensne2011.html.



19 de fev. de 2011

"Facebook" en esperanto

Mi malkrovis hodiaŭ ke "facebook" ankaŭ estas en esperanto,  mi ŝaĝis hodiaŭ mian profilon de portugale al esperanto, mi ne scias kial esperanto ne estas en alfabeta aranĝo, sed vi povas sanĝi se vi iras al konto -> kontaj agordoj -> lingvo kaj vi saĝas al esperanto.

mia novaĵliŝto



17 de fev. de 2011

Esperantaj blogoj

"Mia vivo kiel Ana" estas en la listo de esperantaj blogoj farita per "Blanka Meduzo", kiel vi povas vidi en la paĝo:http://www.eonet.ne.jp/~skrg/esperantajblogoj.html , tie ekzistas 1669 blogojn.
la listo

13 de fev. de 2011

Mi revenos al lernejo

Morgaŭ miaj ferioj finos, mi revenos al lernejo, mi studos la unua jaro el meza kurso (aŭ "Ensino Médio" portugale), mi studos en nova lernejo(IFPB "Instituto Federal de Educação, Ciencias e Técnologia da Paraíba"), kaj mi ne studos kiel la lasta jaro, ĉar mi studos tuta tago, en la lasta jaro mi studis sole per mateno kaj postgmeze mi povis teksi, brodi, KTP... Malficile Tio jaro mi povos fari manlaborojn :-(
Mia nova lernejo

17 de jan. de 2011

La somero en Pocinhos

en mia urbo, la somero estas tre varma kaj seka sezono. Vi povas vidi kelkajn fotojn de l' arbaro en somero.
ĉu vi memoras de l' fotoj ke mi fotis en vintro? http://minhavidacomoana.blogspot.com/2010/11/o-ipe-floresceu.html




preskaŭ seka rivero