20 de set. de 2011

Finfine mi ricevis mian "Pasporta Servo"-n

Mi kaj Pasporta Servo 2011
Mi iris al Pocinhos denove, kiam mi alvenis mian hejmon tie mi vidis leteron el Polonio. Mi pensis - ho mi ne atendas nenion el Polonio, mi vere ne havas bonajn amikojn tie!- Kiam mi malfermis la koverton, mi havis surprizon, estis Pasporta Servo!!! Vere mi forgesis, ke mi atendis "Pasporta Servo"-n! 

Poste mi vidis la libreton, sed mi vidis stragan aferon, ekzemple, mi donis adereson en Pocinhos, kaj mia urbo kiu aperas en Pasporta Servo estas Campina Grande! La telefono kiu aperis tie ne ekzistas plu (Se vi volas resti ĉe mi telefonu al +55(landa kodo) 83 (Urba kodo) 3063 6620). Kaj mia mensaĝo estas tute idiota, mi ne scias kial mi verkis tion!!

Malgraŭ la problemoj, mi trege ŝatis rivevi "Pasporta Servo"-n!

2 comentários:

  1. Kara,
    Gratulon por via aligxo al Pasporta Servo.
    Mi gxojas ke vi ricevis la libreton. Tre bedauxrinde kun eraroj. Tio tiel okazas.

    Mi ankaux estas membro de Pasoporta Servo sed mi ne ricevas la libreton. Mi donacas gxin por vendi cxar mi ne ofte vojagxas kun tiu libreto. Sed jes, mi ankaux devas kontroli cxu oni gxuste eldonis mian nomon, adreson aux ne.
    Gratulon por via bela blogo.
    Gxis,
    Razen Manandhar
    http://razeno.blogspot.com

    ResponderExcluir
  2. Saluton Razeno!

    kiom da tempo! Ĉu vi iris al TAKE, ĉar mi ne vidis vin tie!!

    ResponderExcluir

laŝu komenton