19 de jul. de 2011

La rankonto de Ana pri TAKE kaj sia vojaĝo.

08/07-vendrede

Mi foriris urbon Campina Grande vendedre je la 20:00 horoj, mi prenis la lastan buson el Campina Grande al João Pessoa (kie mi prenis aviadilon al San-Paŭlo), mia aviadilo nur foriros Joao Pessoa meznokte, do mi atendis kelkan tempon en flughaveno.

09/07-sabate

Mi alvenis San-Paŭlon en 4-a matene, tie estis tre malvarma al mi (ĉar mi loĝas en varma urbo), kaj mi prenis unu buson kaj du metroon pri aliri la hotelon. Mi restis en Japana tradicia gastejo, sed kiam mi alvenis ĝin, ne estis libera ĉambro :(.

Do, mi kaj mia patro promenis sur la ŝtrato "25 de Março", la plej mallaŭleĝa ŝtrato de Brazilo, kie mi povas aĉeti multajn malmultkostajn aferojn. Poste mi iris al kongresejo kaj ricevis materialojn (ĉar dum la unua tago nur okazis la solena malfermo), poste mi revenis hotelon kaj dormis ĝis la alia tago.

10/07-dimanĉo
metiejo pri fanzino, foto de Luana França
En la dua tago en San-Paŭlo okazis la jara assembleo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo), kie oni diskutis principe pri la futuro de NOVA  (Nov-Jara Aranĝo de BEJO), ĝi estas rekontiĝo simila al JES, ĉar la proksima Brazila Kongreso de Esperanto estos Januare, kaj ĉiam BEJK (Brazila Esperanto Junalara kongreso) okazas kune BKE, finfine oni decidis ke NOVA okazos kelkajn Tagojn antaŭ BKE.

Poŝtagmeze mi vidis ke mi forgesis kelkajn aferojn en ĉambro de BEJO, kie okazis la asembleo, kaj mi hazarde restis en la plej bona metiejo de TAKE, la metiejo pri fanzinoj, kiam mi eniris en ĉambro, nur Joyce kaj Luana (la instruistinoj) estis en la ĉambro, kaj jam estis malfrue, do mi restis en ĉambro. Poŝte venis, Marcus Aurelius, Rogener Pavinski, la ĉefredaktoro de Kontakto, kaj Laura Munic. Bone, Luana kaj Joyce prelegis pri kiu estas fanzino, la historio, ktp. Preskaŭ en la fino de tempo, ni decidis fari ŝercan fanzinon (kiu estas eta revuo) pri la TAKE.

11/07-lunde 

Lunde, matene mi ne faris multajn aferojn, ĉar la plej granda parto de la homoj iris al promenado en Muzeo de Futbalo (mi volis iri, sed mi venis malfrue), kaj alia parto de la homoj faris KER-ekzamenon, do mi nur babilis kun kelkaj samideanoj. Postagmeze, ni intervjuis kelkajn personojn por nia fanzino kaj mi iris al tre interesa prelego pri specialaj efektoj en filmoj kaj teatro.

12/07-marde

Mi pensis ke mi forirus marde nokte, do mi kaj  mia patro foriris la hotelon, sed kiam mi plibone vidis la bileton, mi vidis ke mi foriros merkrede, do mi restis en alia hotelo. Marde mi finfine ludis ŝakon kun Bira Ferreira, ankaŭ konata per Esperanto Vestoj, li volis ludi kun mi antaŭ multe da tempo, sed dimanĉe li forgesis la ludilon, lunde li forgesis la tabulon, kaj marde finfine li prenis tutan ŝakludilon. Mi vidis aliajn prelegojn ktp, ktp.

08/07-merkrede 


Finfine la tago, en kiu mi forirus San-Paŭlo, mi jam estas laciga de la urbo, San-Paŭlo ne estas bona loko, tie ekzistas multaj senhejmuloj.
Mi ankaŭ volis iri al promenado matene, sed mi denove venis malfrue. Renata Ventura invitis min al la prelegon de divastigo de Esperanto kaj ni iris.
Prelego pri divastigo de Esperanto, foto de Renata Ventura
Postagmeze, ĉar mi pensis ke la fanzino jam estas preta, mi iris al kinofestivalo, sed Joyce vokis min tie, en la lasta tagon kelkaj homoj plu  aperis en la redaktejo kaj kontribuis kun TAKI (Tutamerika Kongresa Informilo), kiel p-ro Queiroz kaj Fernando Maia.
Mi bedaŭrinde foriris antaŭ ke oni presis la fanzinon, do mi ne havas ĝin presita :(.
Kiam mi iris al flughaveno, mi plibone konis rusan sinjorinon Irina Gonĉanova, kiun mi helpis en flughaveno. Ŝi donis al mi belan rusan brelokon. Mi bone revenis hejmen kaj finis mian vojaĝon.








2 comentários:

  1. Bonege, Ana! Mi pensas, ke vi bone gxuis TAKEn. ;)

    ResponderExcluir
  2. Mi ŝatis vian raporton pri la kongreso, Ana. Ĝis la venonta aranĝo!!! =) Kisojn!

    ResponderExcluir

laŝu komenton