15 de nov. de 2010

La respubliko en Brazilo



Hodiaŭ estas Respublika Festotago en Brazilo. Mia lando havas interesan historion, en sendependa periodo Brazilo unue estis monarĥio ni havis du imperiestrojn, Petro la 1-a kaj la 2-a , kaj en 1889 ĝi iĝis respubliko, la unua prezidento de l’ Brazilo estis Deodoro da Fonseca. En 1930 Getúlio Vargas komencis la duan respublikon, li estis diktatoro dum 17 jaroj, post estis la tria respubliko aŭ populisma respubliko, en 1964 ni havis la duan didaktaturon aŭ militista periodo, ĝi estis tre malbona periodo al nia lando, Lula da Silva aktuala prezidento kaj aliajn estis torturintoj per militara registaro. Post 1986 estis la sesa republika ĝis 1990, en 1990 Fernando Collor de Mello estis la unua brazila prezidento elektita per popola balotado ekde 1961, kaj la unua prezidento de sepa respubliko.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

laŝu komenton