14 de out. de 2016

Blindujoj en interreto: kiel konstruii pli arileblajn tekstojn kaj retpaĝon al blindujoj en interreto.

(Tiu ĉi artikolo estis skribita unue por la revuo Kontakto)

Blindujoj ekzistas (kelkfoje ni nur forgesas ilin), kaj ili uzas interreton. Se vi ankaŭ uzas interreton, vi devas legi!

Ana RIBEIRO* - Brazilo

Nuntempe, mi ne tiel kutime skribas kaj faras aferojn por la reto en la fronta parto sed kelkfoje mi faras retpaĝetojn ĉefe por eo-organizoj kaj renkontiĝoj, aŭ skribas malgrandajn tekstojn por enmeti en blogoj.  Kaj afero ke mi neniam pensis pri ĝis pasintsemajno kaj estas vere  grava estas kiel la blindujoj “vidas” niajn tekstojn kaj retpaĝojn en interreto.  Mi skribas tian tekston por ke aliaj ne blindujoj (kiel mi) kiu uzas blogojn, skribas en retpaĝojn aŭ estas reta programistoj aŭ dezignistoj povos pensi pri la homoj ke ne povas vidi, ĉar mi pensas ke ni ne devas apartigi homojn de alirebla interreto nur ĉar ili ne vidas kiel ni.

Blindujoj, kiam uzas komputilojn, uzas kelkajn programetojn por legi la ekranon, ekzemple Traduvox (ĉefe al brazila portugala) aŭ Dolphin. Kaj la iloj legas linio per linio de la paĝo. Sed ekzistas kelkaj aferoj kiuj ni (ne blindujoj) ĉiam uzas por faciligi la  komprenado de tekstojn ke legiloj ne povas legi: ĉefe bildojn kaj kolorojn (kaj en la kazo de koloroj, tio ankaŭ estas problemo por kolorblindujoj). Tio ne signifas ke ni ne devas uzi bildojn kaj kolorojn, tio signifas ke oni ne povas enmeti gravajn informojn nur en bildoj kaj tekstoj kun koloro.  Kaj kiam oni uzas bildon oni ĉiam devas uzi alternativan tekston por ke la legilo legos. Mi montros ĉi tie ekzemplojn de korektajn kaj malkorektajn uzado de bidlojn kaj kolorojn:



malkorekta
korekta
Bildoj
<img src = “fractals.jpg”/>



<img src = “tabelo.jpeg”>


Rezulto:
La blindujo ne scios pri kio temas la bildon

La blindujo ne scios pri kio temas la tabelon
<img src = “fractals.jpg” alt = “La imaĝo montras komputilan faritan arton”/>

NENIAM enmetu datan tabelon en imaĝon, nur en <table></table>


Rezulto:
La legilo legos kion etas en “alt=”, aũ la alternativa tekston. Do la blindujo scios pri kio temas la bildon
Kolora teksto
La manĝejo de kongresejo estas kaj kostas:

Kostas: 4€
Kostas: 7€
Kostas: 10€

Rezulto:
La blindujo (aŭ kolorblindujoj) ne scios kiel nomiĝas aŭ kiel paroli pri la manĝejoj.
La manĝejo de kongresejo estas kaj kostas:

La verda manĝejo: Kostas: 4€
La ruĝa manĝejo: Kostas: 7€
La violeta manĝejo: Kostas: 10€

Rezulto:
La blindujo (aŭ kolorblindujo) scios kiel paroli pri la manĝejoj.

Ĉio, kion mi parolis ĝis ĉi tie estas ege grava al ĉiuj kiu uzas interreton. Se vi estas reta programist(in)o aŭ reta dezignist(in)o aŭ nur simple faras kelkajn retpaĝojn kelkfoje, estas pli da aferoj kiujn mi povas diri al vi. Ekzistas multaj da reguloj por fari pli arileblajn retpaĝon al blindujoj, sed mi ne havos sufiĉe da spacon por tio en kontakto. Mi povas diri ekzitas organo kiu rekomendas kiel vi devas konstruii vian retejon, mi rekomendas ke vi legu iliajn normojn en la angla: http://www.w3.org/TR/WCAG20/

Mi vere esperas ke nun, vi ĉiuj provos fari pli alireblan enhavon al viaj retpaĝoj, kaj helpu divastigi la mesaĝon al aliaj homoj.

10 de fev. de 2013

Kial mi ne apogas VINA-n

VINA estas nova propono de Renkontigxo de BEJO (Brazila Esperantisto Junulara Organizo). Gxi okazus meze de jaro dum brazila vintro. Do vi pensos: Sxi estas frenezulino por ne apogi Vina-n, kiom des pli da renkontigxoj des pli bone. Jes  kaj ne, komprenu kial mi ne subtenas gxin.

Kio okazas nuntempe eN Brazila movado:

Por kompreni kial mi ne apogas VINA-n, vi devas antaux kompreni kio okazas nuntempe en Brazila movado. Gxis 2011, la plej grava kongreso de Brazilo okazis meze jare, la BKE aux Brazila Kongreso de Esperanto, poste 2011, la strataro de BEL (Brazila Esperanto Ligo) decidis ke farus BKE eN Januaro. La problemo estas ke la plej grava renkontigxo de Brazila Junularo okazas kune BKE, la BEJK (aux Brazila Esperantisto Junulara Kongreso), kaj la dua plej grava renkontigxo de BEJO (la Novjara Arangxo) ankaux okazas januare. Dum la kunsido de BEJO eN BEJK de 2011 ke okazis eN São Paulo, oni decidis ke ni dauxrigus NOVA-n kaj BEJK kune BKE, kaj NOVA cxiam okazus eN proksima urbo de BKE por ke la homoj povus iri al ambaux: NOVA kaj BKE. Cxi jare (2013), NOVA okazis ege malproksime de BKE, kaj dum la kunsido de BEJO ili decidis ke farus alian renkontigxon eN mezo de jaro, la VINA.

Mia Penso:

Mi pensas ke ni ne devas krei novan rekontigxon, sed ni devas fari BEJK-n malkune de BKE, cxar estas la plej grava kongreso de Brazila Junularo. En 2011, kiam BEL decidis fari ilian kongreson januare, mi proponis fari BEJK malkuna de BKE, sed oni diris ke BEJO ne havas suficxe da monon kaj homojn por fari du kongresoj (aux renkontigxoj) jare, mi pensis “Bone”. Sed nuntempe, ili proponis tion (mi ne estis eN kunsido cxi jare), kaj mi pensas ke ili forgesis mian proponon. Mi pensas ke BEJK devas esti malkune de BKE cxar BEJK cxiam estas eN dua pozicio, ili nur donas al ni unu cxambro de kongresejo, kaj nur tio. Kaj imagu eksterlandano venante al BKE, li vidos la cxambro de BEJO kaj li pensos “Ho! Tio estas la plej grava kongreso de Junularo!!! Cxi tie la juna movado ne estas ege bona!”. Mi ne volas ke eN BKE tute ne estus junulara movado, sed pli bonas se gxi estus kiel UK, ke ne cxiam estas kune de IJK kaj cxiam havas junulara programo. Kelkfoje, BEJK povas okazi kune BKE, kiel kelkfoje IJK okazas kune UK, sed ni devas cxiam konspiri por ke gxi okazos sole.

Alia afero ke estus pli bona ol krei nova Brazila Junulara evento, estus krei regionaj renkontigxoj em mezo de jaro. Jam estas la Junulara Renkontigxo de Nordoriento, ke estas mia regiono. Pli interesus krei aliaj lokaj renkontigxoj, kaj la “ricxuloj” kiu havas monon por iri al alia regiono al BKE, irus eN fino de Jaro. ;)

Bone mi esperas ke vi komprenis bone kial mi ne apogas Vina-n.

1 de jan. de 2013

Partoprenantoj de NOVA

Finfine 2012 finigxis kaj ni komencis novan jaron(Nun estas la unua januare en Brazilo)! Kaj kiel pensi pri novjaro senpensi en Novjaro arangxo de BEJO, la NOVA? Cxijare, gxi ne okazis en jarfino mem, sed okazos en 2 tagoj en Pipa-RN, gxi komencigxos je la 3-a januaro kaj finigxos je la 6-a. La celo de tio skribajxo ne estas divastigi NOVA, cxar mi pensas ke jam estas treege malfrua por pensi en partpromeni en gxi, cxar vi devos acxeti bileton, ktp, ktp... sed divastigi kiu partpromenos. Jen la listo de partoprenantoj laux ni:

-Ana Ribeiro (MI =P) - Paraíba
-Rafael Henrique Zerbetto -São Paulo
-Luana França- Rio Grande do Norte
-Pedro França- Rio Grande do Norte
-Gustavo França- Rio Grande do Norte
-Flávio Benício- Rio Grande do Norte
-Fábio Monteiro- Ceará
-Hilbernon Almeida Filho- Ceará
-Vicente Ayrton C. Mesquita- Ceará
-Maarten Deprez- Belgio
-Juliana Evandro- Ceará

Ankaux estas evento cxe facebook (https://www.facebook.com/events/274592682660996/295104920609772/?ref=notif&notif_t=event_mall_reply)ke diras ke kelkaj homoj aperos en NOVA sed ili ne informis ion al ni; la homoj estas:

-Amir A Mokhtari
-Glauco Arqueologo
-Alena Aleksandra Nobre Marques
-Luiz Damasceno
-Jose Mário Marques
-Mary Souza Santos



Do, gxis nun, ni nur rezervis lokon al kiu aperas en la UNUA listo! Do se vi partpromenos kaj ne estas en la unua listo aux estas nur en la dua, bonvole telefonu RAPIDEGE al Luana - (84) 8889-3163, por ke sxi rezervu vian lokon! Certe NOVA estos bonega \o/. Mi skribos cxi tie poste NOVA pri kio okazis tie, do atendu =D


Arto de Luana França por divastigi NOVA-n


25 de dez. de 2012

Skribajxo de jarfino

La jaro finigxas kaj al kiu estas kristano kaj uzas la Gregorian kalendaron, felicxan kristnasko, kaj ankaux bonan novjaron, cxar mi pensas ke mi ne skribos plu gxis la jarfino =( Ho se la tago havus 30 horoj...

Ekde mi rakontis la lastan novajxon, kelkaj aferetoj okazis... Mi vojagxis al Cuiabá por ludi sxakon kiel mi diris ke iris en du postoj antaux. Pri IJK, ne multaj aferoj okazis, sed ni suceksas trovi apogon por fari la kongreson en Kauxkaja - CE aux Fortalezo -CE =D

Nuntempe mi atendas la novjarangxo de BEJO, la NOVA, ke okazos en Pipa- RN tre baldaux =D Mi pardopetas por ne skribi ofte cxi jare en blogo, sed estas la vivo... 2012 estis tre tre okupita jaro por mi do mi ne havis multe da tempo

18 de nov. de 2012

IJK 2014 en mia lando!

Mi diris en lasta skribajxo, ke mi baldaux povos divastigi bonegan novajxon pri IJK 2014, nun mi povas! Mi treege gxojas anonci ke en 2014 la IJK okazos en Brazilo, ne nur en Brazilo, sed en  Brazila nordoriento, kiel mi logxas kaj batalas por pligrandigi la movadon! Ankoraux ne certas sed tre eblas ke IJK okazos en urbo Kauxkajo (Caucáia, portugale) -CE!

Mi ankaux gxojegas anonci ke mi estas en LKK de IJK pro mia aktivulado en movado lastempe, vere mi estas en tema programo! Do mi decidos la prelegojn, kursetojn, ktp ke okazos pri la temo "Esperanto kaj Teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo", mi esperas fari tre bonan laboron! Mi elektis la temon cxar mi vere amas teknologion, ne nur amas, amegas!

Mi tre sxatus scii kion vi pensas pri la temo! Do sendu retmensagxon al mi, aux komentu en mia blogo! Mi certe skribos pri la preparado de IJK cxi tie, do atendu novajxojn!

Mi atendas vin en 2014 =D


PS: Vidu la oficialan anoncon de TEJO cxi tie: http://tejo.org/eo/node/1469

15 de nov. de 2012

Malnovaj novajxoj

Saluton! Poste unu monato mi revenis kaj rakontos la novajxojn!

Unue mi diras ke mi estas la plej bona juna sxakoludistino de mia regiono(stato), kaj mi iros al Cuiabá-MT Brazilo por la nacia junulara ĉampioneco de sxako =D

Cxu vi memoras ke antaux kelkaj da artikoloj mi parolis pri OPI? Do, mi gajnis brozan medalon en gxi; mi ankoraux ne ricevis la medalon sed mi ja havas la rezulton.

Mi baldaux povos divastigi interesegan novajxon pri IJK 2014, sed mi pensas ke vi jam povas imagi ion pri tio =D

Mi ne povos skribi ofte cxar nun mi eklaboris instruante informadikon al maljunaj homoj, estas tre laca laboro =(



Ah, ne forgesu aligxi en NOVA- Novjara Arangxo de BEJO =D: 

http://miavivokielana.blogspot.com.br/2012/10/4-nova.html

https://www.facebook.com/pages/NOVA-Novjara-Aran%C4%9Do/198215530245970?fref=ts

12 de out. de 2012

Tago de infanoj

Hodiaŭ estas la brazila tago de infano, ni ankaŭ festas hodiaŭ la tago de sankta Maria (nia damo Aparecida), ŝi estas la patrona sanktulo de brazilo, por tio ni ne havas lernejon aŭ laboron hodiaŭ.

Sed mi volas paroli ĉi tie pri infana tago, mi ne scias se en via lando estas infana tago, kaj treeble ĝi ne estas hodiaŭ, en Brazilo, la gepatroj ĉiam havas donacetojn al infanoj hodiaŭ, preskaŭ kiel en kristnasko. Sed mia patrino pensas ke mi ne estas plu infano (mi ne tute konsentas ŝin, hahahahh, mi ŝatus gajni donacon.) kaj ŝi ne donis ion al mi =(, sed por montri al vi kiel mi jam kreskis, mi montras ĉi tie foton de kiam mi estis infana kaj hodiaŭ foton:


 
Mi estis kun mia pupeto (aŭ pupego) nomata Laurinha (Laura+anjo, Lanjo, esperante), ĉu mi kreskis? =P

2 de out. de 2012

4-a NOVA

Mi treege gxojas anonci ke la 4-a NOVA (Novjara Arangxo de BEJO) okazos en plagxo Pipa- RN (en brazila nordoriento). Estas la dua renkontigxo kio mi helpas organizi =). Por instigi la partoprenado, jen estas teksto skribita de Luana França pri la loko de NOVA kaj pri NOVA:


PRI LA URBO

Plagxo de Pipa- RN



Tibau do Sul estas urbo for 79 Km de Natalo, ĉefurbo de subŝtato Norda Rio-Grando en nordorienta regiono de Brazilo, la plej proksima loko de Eŭropo kaj Afriko en la lando.
Fondita en 1963, estas relative juna urbo kaj sia kreskado okazis precipe dum la 1970 jaraĝo, kiam grupoj de surfistoj malkrovis la ondojn de ĝiaj plaĝoj. Hodiaŭ, Tibau do Sul havas iom pli 11.000 loĝantoj, multaj el ili eksterlandajn kiujn venis por viziti kaj enamiĝis por tiu paradizo.
Plenumataj de plaĝoj, la plej fama en Brazilo kaj internacie estas Pipa, sed oni povas koni diversajn: Cacimbinhas, Giz, Centro, do Amor, Ponta do Madeiro kaj Lako Guaraíras. La riĉa naturo ĉeestas em tiu loko kaj ni facile promenas tra klifoj, mangloj kaj Atlantika Arbaro. La Ekologia Santejo de Pipa okupas grandan spacon, de kie ni povas spekti, per belvidejo, dolfenojn, simietojn kaj testudojn. Ekoturismo estas tre estimata.
Se vi ŝatas sportojn, eblas fari lecionojn de surf, kitesurf kaj ‘arbarismo (?)’. Alia kvalito de Pipa estas diverseco dd restoracioj kaj baroj, tie vizitantoj rajtas sperti manĝaĵojn el multaj landoj de la mondo. Ĝia nokto estas konata por la mojoseco kaj pluralecoj de homoj, kutime festumantaj ĉe la precipa strato ĝis sunleviĝo.

Ĉefaj datumoj:
DDD : 84
Urbo: Tibau do Sul
Situo: suda marbordo de Norda Rio-Grando
Klimato: tropika
Meza temperaturo: 27° C
Pluva periodo: majo/junio
Areo: 101,821 Km2
Lonĝantaro: 11.385
Elektra tensio: 220 V
Proksimaj urboj: Goianinha, Arês, Vila Flor, Canguaretama

Sugestoj:
Trinku tro da akvo
Uzu komfortajn kaj freŝajn vestojn
Ne forgesu sunprotektilon
Zorgu pri la loko ĉar ĝi estas natur-parko, ĉiam havu sakon por gardi rubaĵojn
Atentu pri trafikoj, ofte homoj kaj aŭtoj dividas saman spacon en urbocentro

PAGOTAJ PROMENADOJ:

Ekologia Sanktejo de Pipa
Por studentoj: R$ 5,00
Plenkreskaj: R$ 10,00

Per barko:
  1. El centra plaĝo, trapasas jenajn plaĝojn: Amor, Pipa, Baía dos Golfinhos e  Madeiro.
Ĉiutaga promeno jê 10:15, 12:15 kaj 14:00
Daŭro: 1h30
Kostoj:
Plenkreskuloj – R$ 30,00
Infanoj 5-12 jaraĝaj – R$ 20,00
Infanoj ĝis 4 jaraĝa – senpage
Inkluzas: akvon, bieron, kajpirinjon, coca-cola.

  1. El centra plaĝo, trapasas jenajn plaĝojn: Amor, Pipa, Baía dos Golfinhos e  Madeiro + restoracio:
Ĉiutaga promeno je 10:30, 12:00
Kostoj:
Plenkreskuloj – R$ 60,00
Infanoj 5-12 jaraĝaj – R$ 50,00
Infanoj ĝis 4 jaraĝa – senpage
Inkluzas: tagmanĝo

  1. El centra plaĝo, trapasas jenajn plaĝojn: Amor, Pipa, Baía dos Golfinhos, Madeiro, Cacimbinhas ĝis Lako Guaraíras por vidi sunsubiron.
Ofteco: mardo, ĵaudo kaj sabato jê la 14:00 aŭ antaŭa kontakto
Daŭro: 3h
Kostoj:
Plenkreskuloj – R$ 95,00
Infanoj 5-12 jaraĝaj – R$ 55,00
Infanoj ĝis 4 jaraĝa – senpage
Inkluzas: akvon, bieron, kajpirinjon, ĉuraskon

Bonvole: antaŭ kontaktu kaj reservu. Pli da informoj: www.aventureironautica.com.br (portugallingva)
Telefonnumeroj: +55 84 3246-2470 / 9988-1981 / 9925-2982 / 9988-1781

Leciono pri Surf kaj Kite Surf por komencantoj:
Surf:
1 horo: R$ 50,00
2 horoj: R$ 80,00
Kite Surf:
2 horoj: R$ 200,00




PRI LA SIDEJO

En 2013 NOVA okazos en “Pipa Eco Camping”, proksima al Plaĝo de Madeiro kaj Ekologia Sanktejo de Pipa. Ĝia areo estas 12.250 m ene de natura reservejo. La distanco al centro de Pipa estas 1 Km. Eblas atingi la plaĝojn piedume, aŭ per publika transporto, kio kostas R$ 1,50.
Tie kunportas 100 tendojn kaj havas 6 ĉaledojn, kuirejon, necesejojn por viroj kaj virinoj, lakon, parkon, lesivejon, ĉuraskejon, eletrikan energion kaj salonon.
PRI LA ARANĜ-PERIODO
KIEL ALVENI
Pliaj informoj: http://www.pipa.com.br/como_chegar
El BR-101: Vi petos por elbusiĝi en  la urbo “Goianinha”, tie vi iros per alternativa transporto al Pipa, kiu kostas R$ 3,50. Funkcias de la 05:00 ĝis la 00:30, la atendado kutime daŭras maksimume 10 minutojn.
El busa stacidomo de Natal: eblas preni buson de Expresso Oceano al Pipa kaj elbusiĝi fronte al Eco Camping, la kosto estas R$ 10,50 kaj horoj vi povas vidi per tiu ĉi paĝo: http://www.expresso-oceano.com.br/linhas-inter?linha=33&consultar.x=34&consultar.y=15
El flughaveno:
Rekete per taksio kostas inter R$ 100-150,00
  1. Eblas preni buson “A” de entrepreno Trampolim da Vitória al Natal Shopping, trapasi la transvojon kaj fronte superbazaro Carrefour enbusiĝi por Expresso Oceano aŭ alternativaj transportoj;

  1. Preni taksion ĝis Posto Dudu (5 Km for de flughaveno) trapasi transvojon de BR-101 kaj enbusiĝi por Expresso Oceano;
Per aŭto: veni em BR-101 ĝis la urbo Goiainha, eniri tiun urbon kaj sekvi en RN-003 al Tibau do Sul.



Mi aldonos la topikon al teksto de Luana:


Kiel Aligxi?

Nuntempe,  vi nur povas aligxi al NOVA per Facebook,  unue vi devas akcesi la pagxon de NOVA en Facebook:https://www.facebook.com/pages/NOVA-Novjara-Aran%C4%9Do/198215530245970, kaj poste klaki en "Aligxilo":

 Aperos pagxon de aligxilo, tie vi havos informojn pri prezo kaj pagado. Vi devas deponi la monon en konto de nia kasisto, poste, ni ebles aldonos sistemon "PayPal", sed nuntempe, nur per depono. Poste vi devas plenigi la formularon

18 de ago. de 2012

OPI kaj programado....

Hodiaŭ mi faris la OPI ke estas portugale- Olimpíadas Paraíbanas de Informática, mi provis traduki esperante, kaj estas: Paraiba Olimpikoj pri komputiko (Paraíba estas la stato kie mi loĝas). Tie, oni selektas la homoj de mia stato por fari la nacia olimpikoj pri komputiko. Ĉi jare mi faris la brazilaj olimpikoj, sed vere mi ne estis tre bona... Mi ŝatus fari ĝin bonege kaj iri al Italio por fari la internacia olimpikoj (sed mi pensas ke ankoraŭ mi ne estas sufiĉe bona por tio, mi bezonas studi MULTEGE).

Ĉi jare la olimpikoj estis pli bonaj ĉar ne okazis en universitato kiel lastaj jaroj (ĉar ĉi jare la profesoroj de universitato strikas denove kaj denove) sed en la plej kosta privata lernejo de mia urbo(eble de stato). Estas pli bona ol en universitato ĉar almenaŭ ili donis al ni ĉokoladon kaj drinkoj, en universitato estas 5 horoj de malsato, kaj vere, la loko de privata lernejo pli belas ol la loko de publika universitato, estas pli agrabla....

Bone, hodiaŭ mi parolis pri OPI, sed al vi Noobs (komencantoj en komputilo), mi faris tekston por vi kompreni pli bone: 

Kio temas OPI?


OPI temas pri programado. Sed kio estas programado? Programado estas instrui la komputilon por fari kion vi volas. Ekz, se vi volas ke la komputilo faras grandan konton, vi povas programi la komputilon por fari tion al vi.

 
laŭ mi, la plej mojosa filmo pri programado estas Matrix(1999). XD
Ĉu mi nur povas programi la komputilon por fari malmojosan aferojn, kiel konton?

Ne, tute ne. Vi povas fari multajn mojosan aferojn kun programado. Ĉiuj aferoj ke estas eN komputilo, estis programita por iu, la ludoj, la retejo... Vere, vi povas vidi la kodon (la programado) de retejo tajpante Ctrl+U.


Ĉu programi estas malfacila?


Al kelkaj personoj, jes, sed al mi, tute NE. Programi estas facila al kiu ŝatas matemadikon (mi tre ŝatas ĝin, vere mi jam komencis matemadikon eN universitato, kaj gajnis 3 premiojn eN Brazilaj Olimpikoj pri Matemadiko) kaj logikon. Se vi ludas ŝakon aŭ spektis Death Note kaj ŝategis ĝin (kiel mi ^^) vi treeble lernos programi tre facile....


Kiel mi povus komenci?


Mi eklernis programi per la lingvaĝo Pascal kiam mi estis 14 jaraĝa. Ĝi kaj Pyton estas bonega al komecantoj. Se vi volas programi al Web, unue vi devas lerni HTML (ĝi estas FACILEEGA), poste CSS, kaj fine vi devas elekti lingvaĝo por labori, la plej popolaj eN Web estas PHP, Ruby kaj AspX. Kaj memoru, kiam vi lernu iomete Pascal ĈIAM lernu Java, ĉar Java estas la plej bona lingvaĝo al ĉio (Web, poŝtelefonoj, komputilo, ktp). Vi ne trovos librojn ktp esperante pri programado, sed treeble vi trovos en via unua (aŭ dua) lingvo XD.


14 de ago. de 2012

La reveno de Mia vivo kiel Ana kaj 3-a JRN

Saluton al ĉiuj, poste kelkaj monatoj (cirkaŭ de 6) senskribi, mi finfine revenis al blogado. Mi ne skribis plu ĉar mi ne havis tempon kaj volon, sed nun mi havas XD.

Mi esperas skribi du foje semajne (almenaŭ EN unua semajno mi skribos =P). Mi skribos novajn artikolojn vendrede kaj sabate je la 18:00 (horo de Brazilo, aŭ je la 22:00 horo de Parizo).

Por rekomenci “Mia vivo kiel Ana”, la blogo havas novan aspekton. Nun ĝi estas pli bela laŭ mia opino (mi pensas ke vi ne memoras kiel la blogo estis antaŭ ĉar estas vere multega da tempo ke mi ne skribas...). Kaj kiel unua artikolo de nova momento, mi rakontos al vi la plej grava afero eN movado de brazila nordoriento ke okazis dum mia “forpaso” de blogosfera: La Junulara Renkontiĝo de Nordoriento.


La 3-a JRN


ĉiuj kiu partoprenis


ekspozicio en "Camera de Vereadores" - Unua tago

Dum 4 tagoj okazis en urbo Pocinhos la 3-a JRN. Ĝia malfermo okazis en la “Camera de Vereadores” de Pocinhos (estas loko kie la homoj kultime kunvenas por helpi la urbesto en lia laboro, tio konstruaĵo ekzistas eN ĉiuj urboj de Brazilo) , kie ni (mi kaj Luana França el Natalo) ricevis la homoj de tri malsimilaj nordorientaj brazilaj substatoj: 2 el Pernambuco, 5 el Paraiba kaj 4 el Rio Grande do Norte, tio estas tre bona al niaj kondicoj. Ni prelegis pri la movado en Nordoriento kaj la homoj kiu partoprenis eN renkontiĝo faris ekspozicio de esperantaj aferoj (kiel poŝtkardoj de diversaj landoj , ktp) por la homoj de la urbo.

Rolludo en dua tago
En la dua tago nia amiko Sandro (Olinda- Pernambuco) faris prelegon pri RPG (rolludo:http://eo.wikipedia.org/wiki/Rolludo) kaj oni provis ludi RPG esperante, Luana ankaŭ parolis al ĉiuj pri la ebleco de IJK-2014 okazi en Brazilo kaj en brazila nordoriento (poste mi parolos pli bone pri tio ĉi tie).

mi kaj Mylena Queiroz-PE
Sabate ĉiuj decidis nur promeni tra la urbo, ni vizitis stratan merkaton kaj ni drikis tradiciajn drinkojn de regiono. Ni ankaŭ iris al “Parque das Pedras” aŭ Parko de ŝtonoj. Nokte, ni iris al festo al São João e najbara urbo Campina Grande. Finfine(aŭ ne ;] ), dimanĉe, la homojla homoj dise revenis al siaj hejmlokoj.

La 4-a JRN treeble okazos eN Natalo, ŝatu la paĝon de JRN eN facebook por scii novaĵojn kaj vidi aliajn fotojn =D.

paĝo en facebook de JRN: 


4 de jan. de 2012

Por bone komenci la jaron

Por bone komenci la jaron, bonan novaĵon: Mi denove aperis en Kontakto.

Kiam mi estis neokupita, dum la striko de mia lernejo, mi skribis artikolojn al kotakto, nun ili plubikiĝis la duan, kiu nomiĝas "Ekblogu esperante nun", en kio mi rakontas pri la sperto de blogado, ktp.

Mi jam pensas pri la venonta revuo, kie mi EBLE ankaŭ aperos. Mi nuntempe estas ĵurnalistino pli malpli senvole!!

Mi ankaŭ pensas pri nova vizaĝo al blogo en 2012! Mi ankaŭ volegas blogi pli intence kaj pli bone, kaj mi ankaŭ volas skribi aŭ verki beletrajn tekstojn en Esperanto, mi ne scias se mi povos, sed mi provos, kaj se mi povos mi ankaŭ publikiĝos ĉi tie la tekstojn!!

Fine mi esperas ke 2012 estos bonega jaro al la blogo, al mi, kaj al ĉiuj!

29 de dez. de 2011

Feliĉan Novjaron!!

La nova jaro jam alvenas al kiu uzas la sama kalendaro de mi! Do al vi Feliĉan novjaron! ♥


15 de dez. de 2011

Feliĉan Zamenhofan Tagon!

 Saluton karaj samideanoj! Mi deziras al vi treege feliĉan Zamenhofan tagon!

Hodiaŭ okazis en lernejo granda evento kun koncertoj, teatroj ludoj, videoj ktp. Ne nur al Esperanto, vere. Sed ni, la geesperantistoj de mia lernejo, pensis "Hodiaŭ estas Zamenhofa tago, kial ne divastigi nian lingvon en ĉio evento?". Bone, ni faris tion, nia flago estis en koncertejo kaj oni parolis pri nia grupo de Esperanto tie.
 
La malbona novaĵo estis ke nur 7 de preskaŭ 20 grupanoj aperis hodiaŭ en la evento, ĉar oni faris nenion grava en lernejo hodiaŭ, ni faris foton de grupo, sed nur 5 aperis kaj estas tre malbela foto do mi ne divastigos ĉi tie :P


loko de evento kun nia flago

8 de dez. de 2011

Mi revenis!

Saluton karaj legantoj! Poste unu monato, mi reaperis ĉi tie! Mi jam diris ke miaj instruistoj ne strikas plu, pro tio kaj pro aliaj kialoj mi ne havas multe da tempo por skribi. Hodiaŭ estas feritago en mia urbo, do mi povas blogi.

Poste la striko en mia lernejo, okazis kelkaj interesaj aferoj. Nia grupo de Esperanto tie revenis la agadojn! Nun, semajne, kelkfoje sabate, kelkfoje marde, kelkfoje merkrede, oni estas etan "kusidon". Ni faros etan eventon tie en Zamenhofa Tago por divastigi esperanton, poste mi blogos ĉi tie pri tio.

Mi ankaŭ laboras por la Junulara Rekontiĝo de (brazila) Nordoriento, ke okazos en Pocinhos-PB, eble ŝatu la paĝon de JRN en Facebook: http://www.facebook.com/pages/Junalara-Rekonti%C4%9Do-de-Nordoriento-JRN/165549103536267?re







7 de nov. de 2011

Helpo al Germana Esperanto Asocio

En Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. La celo estas voĉdoni por la plej ŝatataj asocioj en Germanio.

  Kompreneble Germana Esperanto-Asocio volas aparteni al la plej ŝatataj asocioj (se ni estus inter la unuaj asocioj tio lasus bonan impreson al la publiko). Krome la plej ŝatataj asocioj ricevos monpremion. Montru ke Esperanto funkcias!

  Mi jam votis, se vi volas helpi ankaŭ vi devas:

- Vizitu la jenan paĝon: https://verein.ing-diba.de/kultur/10317/deutscher-esperanto-bund-e
- Klaku al "Stimme abgeben" (voti).

- Malfermiĝas nova paĝo! Enmetu vian retpoŝtadreson kaj kodon! Klaku
"Absenden" (Sendu!)

- Nun vi ricevos retpoŝtmesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi enmetis.

- En la retpoŝtadreso aperas ligilo. Klaku kaj vi denove venos al paĝo, kie
 aperas la butono "Abstimmen". Klaku sur la butonon!

  - Nun la kalkulilo de la voĉdnoj devus altiĝi je unu. Por doni pliajn voÄĉojn al GEA ripetu la tutan aferon.

- Eblas doni 3 voĉojn por  retpoŝtadreso



Dankon karulojn!

3 de nov. de 2011

Nova adereso!

"Mia vivo kiel Ana" estas en nova adereso, oni ne estas plu en "minhavidacomoana.blogspot.com", sed en "miavivokielana.blogspot.com".

Mi faris tion por tutforgesi kiam mi blogis portugale (pliaj informoj legu: Mia blogo estas unujarĝa), ĉar "Minha vida como Ana" estas "Mia vivo kiel Ana" portugale.

Bonvole, divastigu la novan adereson al viaj amikoj!




23 de out. de 2011

Mia unua kongreso de Esperanto

Mi pensis, ke mia unua kongreso de Esperanto okazis ĉi tie ĉijare (la kongreso de Esperanto de Campina Grande), sed mi jam partpromenis en aliaj kongresoj antaŭ ĝi.

Hodiaŭ mi vidis antikvajn albumojn kie mi aperas kiam mi estis 2 jaraĝa, kaj laŭ mia patro kelkaj fotoj de la albumo estas pri la unua kongreso de Esperanto kiu mi partpromenis.

Ankaŭ ekzistas en albumo fotoj de kelkaj samideanoj kiu vizitis min kiam mi estis tre, tre juna.

Finfine, vidu la fotojn de la kongreso kaj la fotoj de la vizito:

legante la programon en kongresejo

en kongresejo

eble mi ne ŝatis la programon, kaj preferis ludi


ni bezonas iri al plaĝo post fatiga tago


belega fraŭlino en plaĝo

la uloj kiu vizitis min
mi babilante sur la tablo





17 de out. de 2011

Mia blogo estas unu jaraĝa

Hodiaŭ estas la naskĝidato de mia blogo! Mi rakontos ion pri ĝia historio!

Mi ekverkis tion blogon portugale, ĉar kiam mi ekverkis mi foriris Sergipon (alia brazila ŝtato kiu mi loĝis) je tre malmulte da tempo, kaj miaj geamikoj kiu loĝis tie volus scii pri mia vivo, kiel mi fartis ktp. Pro informi tion mi ekkomencis la blogon.

Poste mi decidis skribi esperante ankaŭ por plibonigi mian linvon. Mi treege evoluis, se vi vidus tial poston http://minhavidacomoana.blogspot.com/2010/11/o-ipe-floresceu.html kaj tial  http://minhavidacomoana.blogspot.com/2011/10/rekontigo-nipon.html, ekzemple vi rimarkos tion!

Sed skribi portugale kaj esperante donas al ni multega da laboro, kaj mi ne havus tempon por skribi blogon dulingve, do poste mi decidis skribi nur Esperante ĉar mi ricevis multajn eksterlandajn vizitojn. Do la nova celo de la blogo ekestis montri la vivo de brazila knabino al eksterlandanoj kiu volas scii pli pri brazila kulturo, krom montri miajn novaĵojn al miaj verdaj amikoj.

Ekde mia blogo komencis, mi skribis 52 postojn, mi ricevis 72 komentojn, mi havas ĉirkaŭ de 8  vizitantojn tage, kaj ili restas laŭ Google Analytics ĉirkaŭ de 4 minutojn en mia blogo. La landojn kiu sendis al mi pli da vizitantojn estis:


Brazilo

Japanio

Usono

Germanio

Hungrio

Rusio

Britio

Francio

Hispanio

Meksiko



Mi kore esperas daŭrigi tion blogon je multe da tempo kaj ankaŭ esperas plibonigi mian esperanton por verki pli bone al vi! Dankon al vi kiu leĝas mian blogon ekde mi komencis! Dankon kaj ĝis!


15 de out. de 2011

Finfine mi revenos al lernejo

Poste pli ol du monatoj, la laborantoj de mia lernejo finfine revenis al laboro. Mi ne scias se nune mi povos komenci la esperantan kurson kiu mi volis doni tie ĉar nun ni devas spekti multajn lernklasojn! Sed, se ni komencos, mi divastigos ĉi tie!

7 de out. de 2011

Ne nur rete

Ne nur rete vi povas legi miajn artikolojn, nuntempe vi povas legi min ĉe Kontakto!

Mi skribis artikolon pri kio okazos kun via "interreta vivo" kiam vi mortos, kaj mi sendis al kontakto antaŭ du monatoj, kaj finfine oni publikiĝis en lasta kontakto!

Por elŝuti la revuon vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko".

En la krovilo ne aperas mian artikolon, sed vidu ĝin:


pli informoj pri la revuo: http://kontakto.tejo.org/