23 de dez. de 2010

La ŝtono de Pocinhos


 Afero tre interesa en mia urbo estas ĝia ŝtono, mia urbo havas grandegan ŝtonon, la dua plej granda en la mondo (la plej granda estas en Aŭstralio), sed ĝi ne estas tre konata nek Brazile nek alilande. Mi ne estas geologino do min ne povas diri multe pri ĝi, sed mi pensas ke ĝi estas el blanka granito. Ĝi estas radioaktiva ĉar en ĝi estas la plej granda rezervejo de uranio en Amerikoj. Ĝi ne estas tute emeĝinta, kiel vi povos rimarki en la tria foto. Bone, vi povas vidi kelkaj fotojn de la ŝtono.

mi kaj kelkaj amikinoj en la ŝtono
parto de la ŝtono
Pocinhos en Google Earth

1 de dez. de 2010

Libertempo

Mi estas en somera libertempo! 3 monatoj sen lernejo! Mi amas libertempon!!!!
 Sed mi estas malfeliĉa ĉar mi ne povas vidi miajn amikojn ĉiutage, ni pasis bonegan momenton. Kiel ĉi tiu:

24 de nov. de 2010

PARDONU!!!

  Pardonu min ĉar mi ne skribas ofte, mi estas en lasta semajno de lernejo kaj mi havas ekzamenojn, lernejlaborojn, kpt. Kiam mi estos en libertempo, mi skribos almenaŭ du foje en semajno.

15 de nov. de 2010

La respubliko en Brazilo



Hodiaŭ estas Respublika Festotago en Brazilo. Mia lando havas interesan historion, en sendependa periodo Brazilo unue estis monarĥio ni havis du imperiestrojn, Petro la 1-a kaj la 2-a , kaj en 1889 ĝi iĝis respubliko, la unua prezidento de l’ Brazilo estis Deodoro da Fonseca. En 1930 Getúlio Vargas komencis la duan respublikon, li estis diktatoro dum 17 jaroj, post estis la tria respubliko aŭ populisma respubliko, en 1964 ni havis la duan didaktaturon aŭ militista periodo, ĝi estis tre malbona periodo al nia lando, Lula da Silva aktuala prezidento kaj aliajn estis torturintoj per militara registaro. Post 1986 estis la sesa republika ĝis 1990, en 1990 Fernando Collor de Mello estis la unua brazila prezidento elektita per popola balotado ekde 1961, kaj la unua prezidento de sepa respubliko.

8 de nov. de 2010

Tapiŝojn

    Mi finis hieraŭ tri tapiŝojn en teksilo, mi fotis ilin kaj publikiĝas ĉi tie:





mia piedo estas en foto :( mi estas malbona fotistino!

1 de nov. de 2010

Mia tabebujo floris

  Mi estis tre feliĉa kiam mi vidis mian korton kaj mian tabujon tute flava. Mi fotis ĝin kaj publikiĝas ĉi tie.










28 de out. de 2010

Teksado




Ekde mi revenis al Pocinhos matene mi iras al lernejo kaj posttagmeze mi iras al hejmlernejo, tie mi lernas tekasadon, tricoton, brodadon kpt. En ĉi tiu posto mi parolas pri mia prefera manlaboro, la teksado.
La teksado estas unu el la plej malnovaj formoj de artoj sed ekde la kreo de aŭtomata teksilo, ĝi ne estas pli tiel utila. Mi klarigos kiel ni produktas ion per tradicia teksado.
.
mi en teksilo






Unua Paŝo-Varpo
varpilo
La unua paŝo de l’ teksado estas metado de linioj en teksilo, necesas ĉirkaŭ 400 linioj por 40cm de teksaĵo. Por suksesi  ke tiu liniaro havas saman grandecon, ni uzas la varpilon. Ni rodiras ĝin 400 fojojn, kaj ni havas 400 liniojn.
Kiam ni finas la laboron en varpilo, ni prenas la liniojn kaj pasas ĝin  unu po unu tra kombilo del teksilo (ĝi estas la metalo parto) kaj varpringo(ĝi estas la linoj kroĉintaj).
Poste ni ligas la linojn al teksilo.
linojn kaj kombilon



Dua Paŝo- Tekso
Tiu ĉi estas la plej bona paŝo, kiam ni elektas kiel estos la linio ke ni teksos kaj meti ĝin en navedon, poste ni trepasas la navedon inter la linojn en teksado kaj pedalas. Nia teksaĵo estos finita post multaj pedaloj.
navedojn


pedalojn
Tria Paŝo- Finigo
 
Ni devas malligi la teksaĵon de l’ teksilo, kaj faris io pro ke ĝi ne disfadeniĝas, kiel beko de kroĉedo aŭ makramo, se vi faras mantukon, ekzemple. Ni povas ankaŭ  tondi kaj kudri la teksaĵon. Vi faras kion vi pensas plejbona.



27 de out. de 2010

Mi suspektas pri miaj vizitoj.

Mi ne kredas ke tute miaj vizitoj volas scii pri mia vivo, mi pensas ke miaj vizitoj havas Anoreksio kaj bulimio, ĉar portugale Ana estas mallongigo de Anoreksio kaj mia estas mallongigo de Bulimio! Mi ne havas anoreksio aŭ bulimio, mi ne pensas ke mi estas dika. Restu en mia blogo se vi volos scii pri mi, se vi volos scii pri anoreksio, serĉu alia blogo!

17 de out. de 2010

Primeiro Post

Esse é mais que um simples blog, mais que um diário, é um meio de expressar sentimentos, de compartilhar com o mundo o que sinto, o que penso, o que sou. Ele terá informações sobre mim, sobre livros, sobre sonhos, projetos, e outras coisinhas mais...