12 de out. de 2012

Tago de infanoj

Hodiaŭ estas la brazila tago de infano, ni ankaŭ festas hodiaŭ la tago de sankta Maria (nia damo Aparecida), ŝi estas la patrona sanktulo de brazilo, por tio ni ne havas lernejon aŭ laboron hodiaŭ.

Sed mi volas paroli ĉi tie pri infana tago, mi ne scias se en via lando estas infana tago, kaj treeble ĝi ne estas hodiaŭ, en Brazilo, la gepatroj ĉiam havas donacetojn al infanoj hodiaŭ, preskaŭ kiel en kristnasko. Sed mia patrino pensas ke mi ne estas plu infano (mi ne tute konsentas ŝin, hahahahh, mi ŝatus gajni donacon.) kaj ŝi ne donis ion al mi =(, sed por montri al vi kiel mi jam kreskis, mi montras ĉi tie foton de kiam mi estis infana kaj hodiaŭ foton:


 
Mi estis kun mia pupeto (aŭ pupego) nomata Laurinha (Laura+anjo, Lanjo, esperante), ĉu mi kreskis? =P

Um comentário:

  1. Mi nomigxas Ereni Pereira Mi esta esperantisto.Mi logxas en Natalo - Bela urbo - nordorienta regiono - Brazilo. Mi instruis multe da gelernantoj en mia urbo, Hodiaux mi estas skribanta libron por instrui al miaj gelernantoj novan metodon por lerni tre rapide, Mi havas blogon en la portugala lingvo - esperantoemfoco.blogspot.com ENIRU KAJ DISVASTIGU. ZAMENHOF DANKAS AL VI,

    ResponderExcluir

laŝu komenton