Kio okazas nuntempe eN Brazila movado:
Por kompreni kial mi ne apogas VINA-n,
vi devas antaux kompreni kio okazas nuntempe en Brazila movado. Gxis
2011, la plej grava kongreso de Brazilo okazis meze jare, la BKE aux
Brazila Kongreso de Esperanto, poste 2011, la strataro de BEL
(Brazila Esperanto Ligo) decidis ke farus BKE eN Januaro. La problemo
estas ke la plej grava renkontigxo de Brazila Junularo okazas kune
BKE, la BEJK (aux Brazila Esperantisto Junulara Kongreso), kaj la dua
plej grava renkontigxo de BEJO (la Novjara Arangxo) ankaux okazas
januare. Dum la kunsido de BEJO eN BEJK de 2011 ke okazis eN São
Paulo, oni decidis ke ni dauxrigus NOVA-n kaj BEJK kune BKE, kaj NOVA
cxiam okazus eN proksima urbo de BKE por ke la homoj povus iri al
ambaux: NOVA kaj BKE. Cxi jare (2013), NOVA okazis ege malproksime de
BKE, kaj dum la kunsido de BEJO ili decidis ke farus alian
renkontigxon eN mezo de jaro, la VINA.
Mia Penso:
Mi pensas ke ni ne devas krei novan
rekontigxon, sed ni devas fari BEJK-n malkune de BKE, cxar estas la
plej grava kongreso de Brazila Junularo. En 2011, kiam BEL decidis
fari ilian kongreson januare, mi proponis fari BEJK malkuna de BKE,
sed oni diris ke BEJO ne havas suficxe da monon kaj homojn por fari
du kongresoj (aux renkontigxoj) jare, mi pensis “Bone”. Sed
nuntempe, ili proponis tion (mi ne estis eN kunsido cxi jare), kaj mi
pensas ke ili forgesis mian proponon. Mi pensas ke BEJK devas esti
malkune de BKE cxar BEJK cxiam estas eN dua pozicio, ili nur donas al
ni unu cxambro de kongresejo, kaj nur tio. Kaj imagu eksterlandano
venante al BKE, li vidos la cxambro de BEJO kaj li pensos “Ho! Tio
estas la plej grava kongreso de Junularo!!! Cxi tie la juna movado ne
estas ege bona!”. Mi ne volas ke eN BKE tute ne estus junulara
movado, sed pli bonas se gxi estus kiel UK, ke ne cxiam estas kune de
IJK kaj cxiam havas junulara programo. Kelkfoje, BEJK povas okazi
kune BKE, kiel kelkfoje IJK okazas kune UK, sed ni devas cxiam
konspiri por ke gxi okazos sole.
Alia afero ke estus pli bona ol krei
nova Brazila Junulara evento, estus krei regionaj renkontigxoj em
mezo de jaro. Jam estas la Junulara Renkontigxo de Nordoriento, ke
estas mia regiono. Pli interesus krei aliaj lokaj renkontigxoj, kaj
la “ricxuloj” kiu havas monon por iri al alia regiono al BKE,
irus eN fino de Jaro. ;)
Bone mi esperas ke vi komprenis bone
kial mi ne apogas Vina-n.
Mi kunsentas kun vi kaj apogas vian apogon :).
ResponderExcluirDankon =D
ExcluirMi malkonsentas kun kelkaj el viaj asertoj: 1) ne la estraro (cxar temas pri aro de estroj, ne de stratoj :-) de BEL decidis sxovi la kongreson al Januaro - tio okazis post enketo, do tio estis demokratia decido. Antaux eble 15 jaroj oni faris similan enketon kaj tiam la plimulto (ankaux mi) decidis pri nenia sxangxo; sxangxigxis la sinteno en la antauxlasta jaro; 2) IJK kaj UK NENIAM okazas samloke kaj samdate - foje malofte, ecx, en la sama lando, sed ne en la sama dato; 3) tio tamen laux mi ne estas imitinda. En Euxropo generacioj apenaux interkontaktas, dum tie cxi ni havas nenian problemon pri kunvivado, ecx kunlaborado; 4) se en kongreso nacia, kiu allogas multajn homojn, vi asertas, ke BEJO povas plenigi nur unu cxambron, cxar mankas homfortoj por organizi, kion diri pri jara kongreso en aparta dato kaj loko, dum cxiuj necesaj demarsxoj (kongresejoj, komunaj logxejoj ktp. povas esti kune solvataj, do malpli koste)?! Cetere dum BKE la aktivuloj de BEJO povas pli bone montri sian organizon, mobilizigxi por influi asembleojn, akiri subtenantojn ktp.
ExcluirPri la cetero mi konsentas: mankas pli da regionaj renkontigxoj, cxar ni logxas ne en lando, sed en vera kontinento...
Cxion bonan!
James