14 de out. de 2016

Blindujoj en interreto: kiel konstruii pli arileblajn tekstojn kaj retpaĝon al blindujoj en interreto.

(Tiu ĉi artikolo estis skribita unue por la revuo Kontakto)

Blindujoj ekzistas (kelkfoje ni nur forgesas ilin), kaj ili uzas interreton. Se vi ankaŭ uzas interreton, vi devas legi!

Ana RIBEIRO* - Brazilo

Nuntempe, mi ne tiel kutime skribas kaj faras aferojn por la reto en la fronta parto sed kelkfoje mi faras retpaĝetojn ĉefe por eo-organizoj kaj renkontiĝoj, aŭ skribas malgrandajn tekstojn por enmeti en blogoj.  Kaj afero ke mi neniam pensis pri ĝis pasintsemajno kaj estas vere  grava estas kiel la blindujoj “vidas” niajn tekstojn kaj retpaĝojn en interreto.  Mi skribas tian tekston por ke aliaj ne blindujoj (kiel mi) kiu uzas blogojn, skribas en retpaĝojn aŭ estas reta programistoj aŭ dezignistoj povos pensi pri la homoj ke ne povas vidi, ĉar mi pensas ke ni ne devas apartigi homojn de alirebla interreto nur ĉar ili ne vidas kiel ni.

Blindujoj, kiam uzas komputilojn, uzas kelkajn programetojn por legi la ekranon, ekzemple Traduvox (ĉefe al brazila portugala) aŭ Dolphin. Kaj la iloj legas linio per linio de la paĝo. Sed ekzistas kelkaj aferoj kiuj ni (ne blindujoj) ĉiam uzas por faciligi la  komprenado de tekstojn ke legiloj ne povas legi: ĉefe bildojn kaj kolorojn (kaj en la kazo de koloroj, tio ankaŭ estas problemo por kolorblindujoj). Tio ne signifas ke ni ne devas uzi bildojn kaj kolorojn, tio signifas ke oni ne povas enmeti gravajn informojn nur en bildoj kaj tekstoj kun koloro.  Kaj kiam oni uzas bildon oni ĉiam devas uzi alternativan tekston por ke la legilo legos. Mi montros ĉi tie ekzemplojn de korektajn kaj malkorektajn uzado de bidlojn kaj kolorojn:



malkorekta
korekta
Bildoj
<img src = “fractals.jpg”/>



<img src = “tabelo.jpeg”>


Rezulto:
La blindujo ne scios pri kio temas la bildon

La blindujo ne scios pri kio temas la tabelon
<img src = “fractals.jpg” alt = “La imaĝo montras komputilan faritan arton”/>

NENIAM enmetu datan tabelon en imaĝon, nur en <table></table>


Rezulto:
La legilo legos kion etas en “alt=”, aũ la alternativa tekston. Do la blindujo scios pri kio temas la bildon
Kolora teksto
La manĝejo de kongresejo estas kaj kostas:

Kostas: 4€
Kostas: 7€
Kostas: 10€

Rezulto:
La blindujo (aŭ kolorblindujoj) ne scios kiel nomiĝas aŭ kiel paroli pri la manĝejoj.
La manĝejo de kongresejo estas kaj kostas:

La verda manĝejo: Kostas: 4€
La ruĝa manĝejo: Kostas: 7€
La violeta manĝejo: Kostas: 10€

Rezulto:
La blindujo (aŭ kolorblindujo) scios kiel paroli pri la manĝejoj.

Ĉio, kion mi parolis ĝis ĉi tie estas ege grava al ĉiuj kiu uzas interreton. Se vi estas reta programist(in)o aŭ reta dezignist(in)o aŭ nur simple faras kelkajn retpaĝojn kelkfoje, estas pli da aferoj kiujn mi povas diri al vi. Ekzistas multaj da reguloj por fari pli arileblajn retpaĝon al blindujoj, sed mi ne havos sufiĉe da spacon por tio en kontakto. Mi povas diri ekzitas organo kiu rekomendas kiel vi devas konstruii vian retejon, mi rekomendas ke vi legu iliajn normojn en la angla: http://www.w3.org/TR/WCAG20/

Mi vere esperas ke nun, vi ĉiuj provos fari pli alireblan enhavon al viaj retpaĝoj, kaj helpu divastigi la mesaĝon al aliaj homoj.