2 de ago. de 2011

Mia dua tago kiel neokupita knabino


Se vi ŝatas legi mian blogon, vi devas scii ke mi nuntempe estas neokupita knabino, ĉar miaj instruistoj ekis strikon.

Hodiaŭ mi faris interesegajn aferojn matene, kiel leĝi la vortaron (ĉar mi forgesis la libron kiu mi leĝas en Pocinhos) aŭ ludi CityVille en Facebook.

Postagmeze, kiam mi jam estis laca de legi la vortaro, mi iris al Campina Grande komerca centro urbo, kie mi volis aĉeti ion, sed mi ne havas monon :(.  Tie mi nur aĉetis strangajn maĝaĵojn, kiel tapioko (nutra grio ekstraktita el radiko manioko el la familio de eŭforbiacoj) de fromaĝo kun kokoso, butero kaj "koncentrita lakto" (mi pensas ke tio ne estas korekte). Mi esperas bone farti morgaŭ.








1 de ago. de 2011

Ana: La nova neokupita knabino

Mia tago hodiaŭ estis estranga. Normale, lunde, mi vekas je la 5-a horo, mi foriras mian hejmon je la sesa horo, kaj poste, mi iras al mia unua lernklason en la sepa horo. Mi vidas matene 6 lecionoj, ĝis la 12:20, kaj lunde mi vidas pli 2 postagmeze.

Sed hodiaŭ mi ne vekis je la kvina horo, mi vekis je la naŭa horo, mi ne iris al lernejo, mi restis hejme, mi nur faris kelkaj tasketoj al mia patrino kaj poste mi iris en komputilo. Miaj instruistoj ekstrikis. Bedaŭrinde, mi pensas ke mi ne havos plu somerajn feriojn januare.

Ankaŭ estas bedaŭrinde, nia esperanto movado en IFPB ankaŭ haltos.  Inkluzive nia prelego pri esperanto, ni ne scias kiam ĝi okazos, do se vi loĝas en Campina Grande kaj / aŭ interesas pri la movado ĉi tie, atentu mian blogon aŭ: http://esperanto-ifpb.blogspot.com/