18 de nov. de 2012

IJK 2014 en mia lando!

Mi diris en lasta skribajxo, ke mi baldaux povos divastigi bonegan novajxon pri IJK 2014, nun mi povas! Mi treege gxojas anonci ke en 2014 la IJK okazos en Brazilo, ne nur en Brazilo, sed en  Brazila nordoriento, kiel mi logxas kaj batalas por pligrandigi la movadon! Ankoraux ne certas sed tre eblas ke IJK okazos en urbo Kauxkajo (Caucáia, portugale) -CE!

Mi ankaux gxojegas anonci ke mi estas en LKK de IJK pro mia aktivulado en movado lastempe, vere mi estas en tema programo! Do mi decidos la prelegojn, kursetojn, ktp ke okazos pri la temo "Esperanto kaj Teknologio: iloj por senbara interhoma konekto tra la mondo", mi esperas fari tre bonan laboron! Mi elektis la temon cxar mi vere amas teknologion, ne nur amas, amegas!

Mi tre sxatus scii kion vi pensas pri la temo! Do sendu retmensagxon al mi, aux komentu en mia blogo! Mi certe skribos pri la preparado de IJK cxi tie, do atendu novajxojn!

Mi atendas vin en 2014 =D


PS: Vidu la oficialan anoncon de TEJO cxi tie: http://tejo.org/eo/node/1469

Nenhum comentário:

Postar um comentário

laŝu komenton